AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1999-07-28

AIS-IKU dum la Universala Kongreso en Berlino


Kiel jam dum pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto, UEA kaj la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino ankaux cxi-jare en Berlino arangxos la komunan AIS-IKU. Du el la prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estos plilongigitaj al kursoj po ok-lecionaj, senkostaj por cxiuj kongresanoj, kiuj volas pliprofundigxi en unu el jenaj temoj: La kursoj ne nur traktas aktualajn temojn de gxenerala intereso, sed ankaux estas validaj kiel studunuoj por eventuala studo cxe AIS. Krom tiuj kursoj okazos jenaj IKU-prelegoj: Rektoro de IKU estos profesoro Reinhard Selten, nobelpremiito de 1994 pri ekonomiko kaj unu el la fondintoj de AIS.

Jam je la 28-a de auxgusto komencigxos la sekva studsemajno de AIS ("SUS 21") en la Itala urbo Rimini. Gxi estos cxi-jare jam la kvina AIS-konferenco, post arangxoj en Bellaria (IT), Karlovo (BG), Bydgoszcz (PL) kaj Berlin (DE) kaj okazos plejparte en la Internacia Lingvo Esperanto, sed ampleksos ankaux simpozion en Latino. Aligxojn akceptas la Senata Sekretario de AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio (retposxto: blewo1@hrz.uni-paderborn.de )