AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1999-08-10

Universitata etoso dum UK


Granda sukceso estis la cxi-jara AIS-IKU, komuna studad-sesio de AIS San-Marino kaj UEA, kiu okazis kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 84a Universala Kongreso en Berlino (DE).

AIS-IKU 1999 konsistis el tri universitataj kursoj; du estis prezentitaj de la AIS-profesoroj Eichhorn kaj Fössmeier pri psikiatrio kaj komputila sekureco. La trian "kurson" konsistigis la unuopaj prelegoj kadre de IKU, kiujn grandparte prezentis docentoj de AIS. La Germanaj profesoroj Selten kaj Krause gvidis la arangxon kiel rektoroj. Kadre de la sesio kunsidis ankaux la senato de AIS, kaj danke al la helpo de prof. Wickstroem, senatano de AIS, povis okazi diskuto pri la identeco de AIS en ejoj de la Berlina Humboldt-Universitato.

La unuopajn prelegojn cxeestis auxskultantaro de inter 100 kaj 200 kongresanoj. Ecx al la ok-lecionaj kursoj regule aperis cxirkaux 80 kursanoj, tiel ke necesis meti kromajn segxojn en la 50-personan kurscxambron. Pluraj dekoj akiris ateston de AIS, kiu estis skribita en Esperanto kaj la loka (Germana) lingvo, cele uzadon en kaj ekster AIS. Juna studento el Svedio (kiu, pretere, atingis la plej bonan rezulton) tuj anoncis, ke pere de la atesto li povos pruvi, ke helpe de Esperanto ecx eblas lerni ion dum la ferioj.

AIS-IKU 1999 estis la kvina komuna arangxo de UEA kaj AIS San-Marino, samptempe la kvina studadkonferenco de AIS en tiu cxi jaro. Sekvos almenaux unu plia AIS-konferenco, jam fine de auxgusto, en la Itala urbo Rimini. Tiu konferenco okazos sub la patroneco de la komunumo de Rimini, de la provinco de Rimini kaj de la Regiono Emilia-Romagna, eksplicite pro sia "alta kultura valoro", kaj komencigxos je la 28-a de auxgusto. Aligxojn akceptas la Senata Sekretario de AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio (retposxto: blewo1@hrz.uni-paderborn.de)


AIS informas en la Interreto cxe http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS
Informoj pri AIS-IKU 1999 (kun fotoj) estas cxe http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/aisiku/1999/.