Marto 2010

AIS funebras pri Mauro La Torre

En marto 2010 en Romo (IT) mortis Mauro LA TORRE, plenrajta membro, orda profesoro kaj vic-senatano de AIS.

La Torre estis universitata profesoro en la Tria Roma Universitato. Li laboris pri klerig-tekniko, komputiko kaj instruado de matematiko. En 2007 li partoprenis en SUS 30 kaj kontribuis per prelego pri la temo "Kiel bazaj instruistoj enkonduku infanojn al komputika logiko?".

Lia ISD-paĝo donas kelkajn informojn pri lia profesia kariero.