Artikolo el la jxurnalo De nieuwe week ("la nova semajno"), 1(46), 14 okt 1999, p. 9:
Vereniging voor het Invoeren van Nieuwe Biologische Nomenklatuur of...

Asocio por la enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo

Kalmthout

Internacia asocio fondita en Kalmthout en 1971 de kvar Flandraj biologoj, NBN, intertempe havas kvarcenton da membroj en pli ol 50 diversaj landoj. La plejparto logxas en Belgio. Unu el la homoj, kiuj staris cxe la origino de NBN, kaj kiu ankoraux ludas grandan rolon en gxi, estas la zoologo Wim M. A. De Smet.

NBN laboras sur la kampo de biologio kaj de terminologio. Ili strebas trovi paralelan sistemon por sciencaj nomoj en la regno de animaloj kaj plantoj. Ili uzas por tio la "mondlingvon" Esperanto. La sciencaj nomoj enhavas malregulajxojn, kiuj cxe NBN ne ekzistas. Esperanto permesas, ke la nomoj estu multe pli memklarigaj kaj gxustaj, gxi estas ankaux pli tauxga por formi kunmetajxojn. Wim M. A. De Smet mem starigas tiajn nomojn, li organizas seminariojn, tiel ke interesuloj havas la sxancon familiarigxi kun la sistemo kaj mem starigi nomojn. La nomoj tamen ne estas senplue akceptataj, sekvas strikta jugxado de tri biologoj. Tio estas sekureca sistemo, por ke ili estu vere gxustaj. Kiam la biologoj donas sian aprobon, la listoj estas publikigitaj en libroj kaj vendataj. Sabate, la 16an de oktobro (14h15) estos arangxita seminario en la salono de la restoracio "Combuus" en Heide. Cxiu estas invitita.

Premio Pirlot

Wim M. A. De Smet estas ne nur prezidanto de la Asocio por la Enkonduko de NBN, li ankaux docentas cxe la internacia universitato de San-Marino. La fakoj, pri kiuj li lekcias en la lingvo Esperanto, cxiam rilatas al la nomenklaturo. Cxi-jare tiu universitato aljugxis al li la premion Pirlot kiel aprecon por la pluraj libroj, en kiuj li diskonigas la Novan Biologian Nomenklaturon kaj kiuj estas redaktitaj en la lingvo Esperanto, sed kun vortlistoj en la Angla, Franca kaj/aux Nederlanda.

La premio Pirlot estas cxiujare aljugxata premio por rekompenci sciencajn verkojn, kiuj per sia enhavo elmontras la aplikon de la internacia lingvo Esperanto.

Esperanto

Cxiujare estas arangxata internacia Esperanto-kongreso, cxiufoje en alia lando kaj alia urbo. La asocio utiligas tiajn kongresojn por konatigi sin. Gxi organizas specialan kunvenon. En Kalmthout estas ankaux Esperanto-asocio, nomata "la erikejo".

Gxi nun organizas Esperanto-kurson instruatan de Wim M. A. De Smet. Pliajn informojn pri NBN vi povas ricevi tra la numero 666.99.49.