AIS publikigas jenan alvokon de SR de majo 2001

Scienca Revuo
atendas vian
proprapluman artikolon!

Ne cxiu kapabla aŭtoro posedas komputilon
por prezenti bonan prifakan manuskripton
per interreto - - sed aliflanke
ne cxiu posedanto de por interreta komunikado
ekipita moderna komputilo kapablas prezenti
bonan proprapluman sciencan artikolon

La eldona stabo de Scienca Revuo akceptas manuskriptojn
verkitajn per normala (malmoderna) skribmasxino

  1. klare tajpitajn en bonstila, senerara Esperanto,
  2. verkitajn pri propra esplorado aŭ sxatokupo tiel, ke gxin suficxe komprenu ankaŭ alifakuloj,
  3. apartigitajn laŭ enkonduko / cxefa resp. precipa(j) temo(j) / rezulto(j) / konkludo(j),
  4. kun konciza resumo, kompleta adreso de la aŭtoro kaj mallonga priaŭtora informo,
  5. kaj referenc-listo pri cxiu en la teksto citita literaturajxo.

Bv. sendi vian tiel verkitan manuskripton al la eldonanto de Scienca Revuo:

Prof Dr. R. Sachs
Vor dem Brückentor 3
DE - 37269 Eschwege
GERMANIO