Statuto (ST)  
 Establigxo - sidejo - celoj - eblecoj
 Art. 1
La Akademio Internacia de la Sciencoj (mallonge AIS) estas establita kun
sidejo en la Respubliko de San Marino. Gxi povas havi ankaux la jenajn nomojn:
ACCADEMIA INTERNAZIONALE DELLE SCIENZE SAN MARINO
INTERNATIONAL ACADEMY OF SCIENCES SAN MARINO
ACADEMIE INTERNATIONALE DES SCIENCES SAN MARINO
INTERNATIONALE AKADEMIE DER WISSENSCHAFTEN SAN MARINO
 Art. 2
La Akademio Internacia de la Sciencoj ne estas ligita
al iu politika aux religia konvinko, nek al specifa scienca skolo aux etna lingvo,
kaj alstrebas la realigon de organiza strukturaro por internacia kaj, kie
necese, interfaka scienca kunlaboro. Gxi prizorgas kaj subtenas la eldonadon
de sciencaj verkoj, kiuj efektivigas aux stimulas internacian sciencan
kunlaboradon.
La Akademio okazigas en la Respubliko de San Marino internaciajn unu- aux
plursemajnajn kursojn kaj prelegseriojn. Tiajn kursojn kaj prelegojn prizorgas
akademiaj kaj, se necese, gastaj profesoroj kaj docentoj.
La Akademio
subtenas lauxnecese kaj lauxeble la fondadon, evoluigon kaj kompletigon de
institucioj de supera instruado, kiuj respektas la principon de la sennacieco 
de la sciencoj kaj celas internacian sciencan komunikadon, havigante al ili 
konsilojn kaj organizan helpon. Tiusence, gxi kunlaboras kun universitatoj kaj
esplorcentroj, kie ajn ili trovigxas. 
 
[IS 9]
 Art. 3
Kadre de la akademio estas establita sektoro de subtenaj membroj sen specife 
sciencista aux esplorista kvalifiko, kiuj celas agade kaj finance subteni la
akademion.
La nur subtenaj membroj ne povas aparteni al la gvidorganoj, nek partopreni,
escepte kiel observantoj, al la asembleoj de la akademio, kaj ne ricevas 
akademianecon. 
 Art. 4
La oficialaj lingvoj de la akademio estas la itala, la Internacia, la angla,
la franca kaj la germana lingvoj.
La akademio zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en scienca
komunikado kaj en kulturo.
Cxiu rajtas alskribi la akademion en unu el la oficialaj lingvoj. La akademio 
klopodas respondi samlingve, sed se tio ne eblas gxustatempe, gxi respondas 
internacilingve aux itale. 
 
[KS 3]
 Art. 5
Tiu cxi statuto devas esti tradukita al kaj publikigita en cxiuj oficialaj
lingvoj de la akademio. 
 Membroj - gvidorganoj
 Art. 6
La akademio konsistas el sciencistoj kaj esploristoj logxantaj en la Respubliko 
de San Marino, kaj el universitatnivelaj sciencistoj kaj konataj esploristoj 
el aliaj sxtatoj, kontribuintaj al internacia scienca kunlaborado.
Kiel honoraj membroj de la akademio povas esti elektitaj, ne farigxante per tio 
efektivaj membroj, tiuj sciencistoj, universitataj docentoj, esploristoj kaj 
studintoj, kiuj kontribuis al la celoj aux la scienca agado de la akademio, aux 
kiuj speciale distingigxis en internacia scienca kunlaborado, aux tiuj, kiuj 
agade kaj finance helpadas la akademion. 
 
[RD, 
EK 26]
 Art. 7
La akademion gvidas jenaj organoj:
 
 (1) Gxenerala Asembleo de la akademianoj 
 
 (2) Akademia Senato 
 
 (3) Revizoraro. 
 Gxenerala Asembleo
Art. 8
La Gxeneralan Asembleon kunvokas la prezidanto almenaux unufoje jare aux pli
ofte post peto de 1/3 de la membroj aux post motivigita decido de la akademia
senato, de la prezidanto, aux de la revizoraro; al gxi apartenas cxiuj
efektivaj membroj.
La kunvokado de la Asembleo estas komunikata al la membroj per skriba avizo aux
publika manifesto, entenantaj tagordon, almenaux 10 tagojn antaux la fiksita
dato.
La Asembleo diskutas kaj vocxdonas pri la raporto de la akademia senato kaj
pri la bilanco. Gxi fiksas la evolucelojn kaj plancelojn
de la akademio.
La Asembleo krome definitive decidas pri apelacioj kontraux disciplinaj decidoj
de la senato. 
 
[KS]
 Art. 9
La Asembleo estos kvoruma en cxeesto de pli ol duono de la membraro je sia unua
kunvoko, kaj en cxeesto de almenaux triono de la membraro je dua kunvoko,
okazonta unu horon, post la unua.
 Akademia Senato
 Art. 10
La akademion gvidas akademia Sanato, konsitanta el 5 gxis 11 anoj.
Senatano elekteblas nur tiu, kiu havas la rangon de orda universitata 
profesoro.
La akademia senato elektas inter la senatanoj prezidanton, vicprezidanton, 
sekretarion kaj trezoriston -- la lastajn du gxi eble alelektas de inter 
eksteruloj.
La Gxenerala Asembleo elektas inter la efektivaj membroj la senatanojn per 
nesekreta aux sekreta vocxdono laux decido de la Asembleo. Ili oficas kvar 
jarojn kaj estas reelekteblaj. 
 Art. 11
La akademia senato, prezidata de la prezidanto, plenumas la decidojn de la 
Gxenerala Asembleo, gvidas kaj inspiras la agadon de la akademio kaj kompilas 
cxiujare bugxeton kaj financan raporton, submetendajn al la aprobo de la 
Asembleo.
La akademia senato eldonas agnoskilojn kaj atestilojn kaj lancxas ,,premion`` 
por internacie famaj sciencistoj.
La akademia senato nomumas la honorajn membrojn de la akademio.
La akademia senato organizas, laux la indikoj de la Gxenerala Asembleo, 
internaciajn kursojn, prelegojn aux prelegseriojn kaj cxiujn aliajn agadojn de 
la akademio.
La akademia senato preparos regularon, submetendan poraprobe al la Gxenerala
Asembleo, priskribantan la manierojn kaj bezonajxojn por enskribigxi al kursoj
okazigitaj de la akademio, kaj la nomumadon de docentoj. 
 Art. 12
La akademia senato kunvenas cxiufoje, kiam la prezidanto taksas tion oportuna,
aux surpete de la vicprezidanto aux de almenaux tri senatanoj aux de la
revizoraro.
Gxi estas kvoruma en cxeesto de pli ol la duono de la senatanoj.
La akademia senato decidas per simpla plimulto, kaj kaze de vocxegaleco
decidas la vocxo de prezidanto.
Nesenkulpigebla malcxeesto cxe tri sinsekvaj kunsidoj senigas de senataneco. 
 Prezidanto
 Art. 13
La prezidanto jure reprezentas la akademion en cxiuj eksteraj okazoj,
subskribas gxiajn aktojn, kunordigas gxiajn funkciojn, plenumas la decidojn de
la Asembleo kaj de la akademia senato, proponas al la akademia senato por
lauxmerita decido la aligxojn de novaj akademianoj kaj la nomumojn de honoraj
membroj. 
 Vicprezidanto, Sekretario kaj Trezoristo
 Art. 14
La vicprezidanto helpas la prezidanton pri la plenumo de ties funkcioj kaj 
anstatauxas la prezidanton, kiam tiu forestas.
La sekretario kontrolas la bonan funkciadon de la akademio, prizorgas la 
verkadon de kunsidaj rezolucioj, la korespondadon, la protokolon kaj la
membroliston, gardas la arkivon kaj gxenerale helpas la prezidanton pri 
taskoj.
La trezoristo prizorgas la enkasigon de la membrokotizoj, administras la 
spezojn laux la necesoj de la akademio, gardas la kason kaj dauxre aktualigas la 
inventaron de la instituciaj proprajxoj. 
 Subtenaj membroj
 Art. 15
La subtenaj membroj asemblee elektas inter si estraron, kiu konsistas el 5 - 7 
anoj, kiuj oficas kvar jarojn kaj estas reelekteblaj.
La estraro nomumas per simpla plimulto de la cxeestantoj direktoron kaj 
sekretarion. 
 Art. 16
La asembleo de la subtenaj membroj estas kunvokata de la direktoro 
proprainiciate aux laux peto de almenaux du estraranoj almenaux 10 tagojn antauxe 
per registrita letero aux telegrame.
Gxi estas kvoruma en cxeesto de pli ol la duono de la membroj de la Subtena 
Sektoro je la unua kunvoko, kaj de almenaux triono je la dua kunvoko, okazanta
unu horon post la unua.
Vocxo estas delegebla. Cxiu subtena membro rajtas vocxdoni.
 Art. 17
La asembleo fiksas la jaran kotizon aux eventualajn eksterordinarajn
kontribuojn por cxiu subtena membro favore al la iniciatoj, kiujn entreprenas 
la akademio.
La asembleo planas la investadon de kolektitaj kontribuoj, indikante 
prioritatojn rilate ties uzon. 
 Art. 18
La estraro plenumas pere de sia direktoro la decidojn de la asembleo, 
administras la kolektitajn kontribuojn, donante cxiujaran finkalkulon al la 
asembleo.
La direktoro kunordigas la agadon de la estraro, informas pri ties kunvokadoj 
kaj reprezentas gxin en la akademio kaj vidalvide ties gvidorganojn. 
Revizoraro
Art. 19
Laux la sama elektosistemo kiel por la akademia senato, la Gxenerala Asembleo
de la akademianoj elektas revizoraron, konsistantan el tri revizoroj, el kiuj
du estas efektivaj kaj unu anstatauxanta.
La revizoroj kontrolas la financadon de la akademio.
Ili prezentas al la Gxenerala Asembleo cxiujare raporton pri la financa
administrado fare de la akademia senato kaj, speciale, pri la plej
signifoplenaj aspektoj de la bugxeto kaj finkalkulo.
La revizoroj oficas kvar jarojn kaj reelekteblas. 
Aneco
Art. 20
La aligo al la akademio kaj al la sektoro de subtenaj membroj falas en la 
kompetentecon de la akademia senato. Oni aligxas per rekta peto al la 
prezidanto kiu gxin prezentas al la akademia senato, aux per propono de la 
prezidanto al la akademia senato, ambauxkaze devas esti aldonata atestilo pri 
la kvalitoj de la kandidato, kiuj necesas laux tiu cxi statuto por esti 
akceptata kiel akademiano aux kiel membro de Subtena Sektoro. 
Art. 21
La akademia senato povas sankcii kontraux la membroj laux jenaj manieroj:
 
 (a) Suspendo de akademianeco por inter tri monatoj kaj du jaroj; 
 
 (b) forpelo el la akademio. 
 
Tiuj sankcioj povas esti aplikataj pro jenaj kialoj: 
 
 (1) nepago de kotizoj, subvencioj kaj kontribuoj, regule petataj fare de la
kompetentaj organoj de la akademio; 
 
 (2) kondamno pro komunjuraj deliktoj; 
 
 (3) agoj, kiuj serioze gxenas la ekvilibron kaj ordon de la akademio. 
Art. 22
Kontraux disciplinaj decidoj de la akademia senato la koncernatoj povas 
protesti ene de 90 tagoj al la Gxenerala Asembleo, kiu ekzamenos la apelacion 
dum sia unua kunveno. 
Art. 23
La membreco finigxas, krom en la kazoj menciitaj en art. 21, ankaux per 
malaligxo kaj morto. 
Art. 24
La perdo de la aparteneco al la akademio rezultigas la maleblon rericevi
sumojn pagitajn kiel kotizojn aux kontribuojn. 
Kapitalo kaj administra jaro
Art. 25
La socia kapitalo konsistas el:
 
 (a) moveblajxoj de la akademio; 
 
 (b) jaraj membrokotizoj, fiksataj cxiujare de la akademia senato; 
 
 (c) kontribuoj de la subtenaj membroj, de organizajxoj aux privatuloj, kiuj
intencas helpi la evoluon de la akademio; 
 
 (d) rezerva fonduso por neantauxvideblajxoj; 
 
 (e) cxia alia rezulto de akademia agado.
Art. 26
La financa jaro finigxas la 31-an de decembro. 
 
Fine de cxiu financa jaro, la akademia senato preparas la bugxeton kaj 
finkalkulon de la akademio. 
Dissolvo
Art. 27
Por decidi la dissolvon de la akademio necesas la absoluta plimulto de cxiuj 
efektivaj membroj. Samtempe kun la dissolvo, la Asembleo nomumas unu aux 
plurajn likvidontojn. La aktiva kapitalo estos transskribita al organizajxoj
kun humanecaj aux kulturaj celoj.
aprobita de la Konsilio de la XII de la Respubliko de 
San Marino 1986-11-25 / 1686 pfR