AIS Regularo pri instruado kaj studado (IS)

Art. 1: Valideco

1.1 Plievoluigante la agadmanieron aplikitan ekde SUS 1 (decembro/januaro 1983/84; 1683 pfR), la artikolon VII de la unua laborplano (dulingve presita en Frank-Böhringer, „Ekesto kaj celoj de AIS“, pj. 114-116) kaj la konkretajn studadplanojn, jam principe agnoskitajn 1986-07-14/1685 pfR fare de la sanmarina ministro pri publika instruado kaj kulturo, estas ellaborita ĉi tiu regularo.

1.2 Konforme al ĉi tiu regularo AIS starigas interkonsentojn kaj kontraktojn ankaŭ kun ekstersanmarinaj akademioj, esplorcentroj, universitatoj kaj aliaj institucioj de supera klerigado aŭ kun la respondecaj registaraj instancoj cele la tiean realigon de kursoj kaj konferencoj de aŭ kunlabore kun AIS, cele la reciprokan agnoskon de studunuoj kaj cele la tiean oficialan agnoskon de la laboro de AIS.

1.3 Altlernejoj agnoskitaj de AIS, tio estas altlernejoj,

apartenas al tri kategorioj:
  1. AIS mem
  2. Altlernejoj, kiuj havas specialan kontrakton kun AIS pri reciproka agnosko
  3. Altlernejoj, kiuj plenumas difinitajn kriteriojn kaj pro tio estas aŭtomate agnoskitaj
Pri la kriterioj laŭ (c) decidas, por ĉiu lando aparte, la Senato laŭ propono de la klerigofico, de la ekzamenofico kaj AIS-anoj de la koncerna lando. Antaŭ ol okazis decido pri iu lando, ĉiukaze estas agnoskebla ĉiu altlerenjo, kiu en sia lando estas ĝenerale agnoskita, ekzemple per akreditado.

Art. 2: Studadceloj

2.1 Celo de laŭregula studado ĉe AIS estas la akiro de sciencaj fakscioj, de ĉifaka internacilingva komunikadkapablo kaj de spertoj pri internacia scienca kunlaboro reflektanta la sennaciecon de sciencoj. Aliaj kursoj de AIS (alireblaj jam sen studadmatureco) havigas lingvajn, artajn kaj teknikajn kapablojn.

2.2 Laŭregularan studadon finas ekzameno organizita de la ekzamenofico de AIS kunlabore kun kaj sub la scienca respondeco de unu el la ses sekcioj de la scienca sektoro de AIS.

2.3 Konforme al la aprobo fare de la sanmarina ministro pri publika instruado kaj kulturo sub dato 14a de julio 1986/1685 pfR (germane publikigita en GrKG/Humankybernetik 27/4 [1986], p.181) post atestita sukceso en la koncerna ekzameno la kandidato ricevas oficialan dokumenton de AIS pri la atribuo de unu el la kvar sciencaj gradoj difinitaj en la sanmarina kadroleĝo pri universitata instruado, sed en latina (anstataŭ itala) lingvo kun internacilingva traduko.
[EK 1.3]

2.4 Per la dokumento pri la atribuita titolo kaj la atesto pri la suma ekzamenrezulto la Akademio Internacia de la Sciencoj konstatas, ke la prezentita studadrezulto kontentigas internaciajn nivelkriteriojn. Se de alia agnoskita altlernejo atesto certigas la atingitecon de proksimume egala scienca nivelo, AIS agnoskas la titolon nur post sukceso en reekzamenado. Tiu t.n. adapta adopto estas kontrolproceduro, kiu konsistas el kontroloj de la atesto kaj de la scienca verkaĵo (tezo, disertacio), kaj – post plenumo de kompletigaj studoj ĉe AIS – el fina ekzameno egala al tiu menciita en art 2.2.

2.5 La fako aŭ fakgrupo, pri kiu la sciencista grado estas akirita, estas en la kvinlingva dokumento internacilingve sciigita.
[EK 3.4]

2.6 Por esprimi la agnoskon en la Respubliko de San Marino ĉiu atribuo de sciencista grado kaj titolo fare de AIS estas enskribita en la registron de eksterlandaj portantoj de sciencistaj gradoj kaj titoloj en San Marino latinforme agnoskitaj. – AIS sekvas analogan proceduron en landoj, kiuj laŭ interkonsento kun AIS aŭ pro ĝenerala decido ankaŭ agnoskas la titolojn originale aŭ per adapta adopto ricevitajn surbaze de ekzameno ĉe AIS.

2.7 Cele internacian uzeblon la ekzamenatesto kaj la agnoskodokumento estas verkitaj en ĉiuj kvin oficialaj lingvoj de AIS.

Art. 3: Studadmaniero

3.1 La studado ĉe AIS estas alternativo al la nuntempe kutima restado en sama universitato (aŭ almenaŭ en la sama lando kaj lingvoregiono) dum la tuta studadtempo. Kontraŭe AIS postulas plenumi nur malgrandan parton de la studado centre en la kadro de siaj „sanmarin[ec]aj universitataj sesioj“ (SUS) aŭ aliaj studadsesioj. La plej granda parto de la instruantoj de AIS instruas aŭ instruis regule (kaj plejofte ĉefofice) en universtatoj kaj aliaj universitatnivelaj institucioj en multaj eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj; ili atestas laŭpete la kurspartoprenon en siaj tieaj kursoj ankaŭ cele kandidatiĝon ĉe AIS, kaj ili rekomendas al la estontaj kandidatoj agnoskeblajn aliajn kursojn realigatajn en al sama klerigejo fare de kolegoj ne apartenantaj al AIS. La studoj plenumendaj laŭ ajna studadplano de AIS okazu sur neniu ŝtupo (t.e. por neniu celita sciencista grado) en la sama lingvoregiono kaj per la sama instrulingvo. AIS tiel celas revivigi en moderna formo la studadmanieron kutiman en eŭropo antaŭ la lingva naciigo de la sciencoj.

3.2 Parto de la studado okazu laŭeble per objektigitaj (aŭdvidaj, perkomputilaj, libroformaj ktp.) kursoj kun finekzameno sub la kontrolo de ekzamenrajtigito de AIS.

3.3 Dum studadsesioj de AIS kaj en klerigejoj de AIS rajtas instrui

  1. docento de AIS
  2. ASci de AIS kun grado de Dr.
  3. sciencisto kun grado de Dr.habil.
  4. persono, kiu instruas regule en agnoskita altlernejo
  5. ASci de AIS kun aprobo de la prezidanto aŭ de la koncerna dekano aŭ fakarestro
  6. Profesoro de la Teknika aŭ Arta Sektoro de AIS
sola au kune kun
  1. bakalaŭro de AIS
  2. persono kun grado de Magistro

3.4 La daŭro de regula, plentempa studado kaj esplorado estu
  1. por la baza studado (celante la akiron de la sciencista grando „baccalaureatus“, t.e. bakalaŭro) 3 jaroj post la studadmatureco akirebla regule dum 12 aŭ 13 lernejaj jaroj
  2. por la magistriĝstudado 2 jaroj post la atingiteco de la ŝtupo de bakalaŭreco,
  3. por la doktoriĝo minimume 3 jaroj post la atingiteco de la ŝtupo de magistreco,
  4. por la habilitdoktoriĝo minimume 4 jaroj post la doktoriĝo.
En ĉiu kazo estas permesate, ke aparte celkonscia studento atingu la celon pli rapide.

Por ebligi ankaŭ nur parttempan (ekz. vesperan aŭ semajnfinan) kromprofesian samkvalitan studadon la studadprogramoj de AIS preskribas la amplekson de la kursoj kaj studoj en „studunuoj“ (stu). Unu studunuo respondas al studenta laboro (partopreno en cheestfazo de lekcio, la koncernaj preparaj, ripetaj kaj profundigaj laboroj kaj partopreno en kursfina ekzameno) de 25 ĝis 30 horoj por averaĝa studento. Estas supozite, ke kurso kun ĉeestfazo de 8*45 min., kiu ne uzas instrutekan lernmaterialon, kutime respondas al unu studunuo. La amplekso de studunuoj atribuebla al unu kurso estas ajna entjera oblo de 0,5 (inkl. 0,5 mem)

La tiel mezurita amplekso de la studado kaj esplorado postulita por kandidatiĝo estas
(1) por la baza studado: minimume 150 stu en la formo de atestitaj kursoj apartenantaj al la studplano kaj 30 stu por la tezo.
(2) por la postbakalaŭra magistriĝstudado: minimume 90 kromaj stu per atestitaj kursoj el kursoj apartenantaj al la studplano kaj 30 stu por la tezo
(3) por la doktoriĝo: minimume 12 pluaj stu kaj 180 plejgrandparte esploraj stu por la disertacio,
(4) por la habilitdoktoriĝo: minimume 6 pluaj stu per atestitaj kursoj, el kiuj minimume 3 en la fako en kiu estas (b) verkata surbaze de ĉ. 320 plejgrandparte esploraj stu la disertacio; krome, estas realigenda almenaŭ unu scienca publikaĵo en ILo aŭ almenaŭ kun resumo en ILo.

3.5 Por la kompletigo de studado estas agnoskeblaj nur kursoj en agnoskitaj altlernejoj, kiuj estas finitaj per sukcesa kursfina ekzameno aŭ estas atestitaj kiel „finita kun sukceso“. Puraj partoprenatestoj estas agnoskeblaj nur se akiritaj antaŭ 2000-01-01

3.6 La studentoj informu la instruantojn je la komenco de kurso, se ili celas akiri la partoprenateston de AIS kun kursfina ekzameno. La kursgvidanto fiksas la ekzamenmanieron. Per la noto 6/10 sur la atestilo li certigas, ke la partopreninto atingis pli altajn sciojn, ol esperis la kursgvidanto jam kiel antaŭscio de la partopreninto

3.7 Pruvinte sian studadmaturecon laŭ art. 7.8 ĉiu rajtas oficiale studentiĝi ĉe AIS per akiro de legitimilo kun studenta numero kaj kun indiko de la preferata sekcio kaj de la celita ŝtupo. ĉiu kandidato por fina ekzameno devas havi aŭ havinti validan studentan legitimilon, kie unu legitimilo validas nur por unu fina ekzameno.
La legitimilo validas dum la jaro de la eldono plus 4 pluaj jaroj sed eksvalidas ĉiukaze post sukcesa studfina ekzameno.

Art. 4: Datoj kaj lokoj de SUS

4.1 Ĉiujare okazu sanmarin[ec]a universitata sesio (SUS) de AIS, laŭeble dum tempointervalo minimume enhavanta la semajnon al kiu apartenas la 3-a de septembro. Escepto estu sciigenda unu jaron antaŭe.
[KS 1.4, 1.5]

4.2 Laŭeble okazu plia SUS en la sama jaro.

4.3 Ĉiu SUS de AIS okazu en la Respubliko de San Marino aŭ en universitateca klerigejo de AIS aŭ kunlabore kun alia universitateca klerigejo en lando, en kiu AIS ĝuas apartan agnoskon kaj subtenon precipe en la senco de art. 2.6.

4.4 Laŭeble minimume en ĉiu malparnumera jaro okazu minimume la sesio laŭ art. 4.1 en la Respubliko de San Marino mem. La realigeblo estu unu jaron antaŭe certigita.

4.5 Ĉiu SUS ricevu numeron daŭrigantan la serion komencitan je 1983-12-28 per „SUS 1“.

Art. 5: Konsisto de SUS

5.1 Programo de SUS konsisas el la jenaj kvin programpartoj:
(1) akademiaj oficialaĵoj, t.e. debutlekcioj de novaj profesoroj, oficialaj kunsidoj, solenaĵoj okaze de alvokoj, honoradoj kaj envestigoj, k.a.,
(2) akademia instruado per po minimume 8-studhoraj kursoj (kun kursfinaj ekzamenetoj), kiuj estas ne nur lingvokursoj sed precipe universitatnivelaj fakaj kursoj aŭ lekciserioj,
(3) akademia ekzamenado cele docentiĝon aŭ akiron de sciencista grado kaj titolo,
(4) akademiaj kongreseroj, nome liberaj prelegoj, koncizprelegoj, projektakceptigaj prelegoj kaj invititaj (gast)prelegoj en la sekcioj,
(5) kadraj programeroj inkluzive kunsidojn kaj aliajn programerojn de kolektivaj SMdAIS kaj aliaj organizoj kunlaborantaj kun AIS.
ĉiu programo de SUS enhavu minimume tri kursojn aŭ lekciseriojn kaj minimume po unu eron el ĉiuj kvar alilaj programpartoj.

5.2 Se tia minimuma SUS-programo ses monatojn antaŭ la planita inaŭguro ankoraŭ ne estas anoncebla, tiam la sesio estu malanoncata. Tio ne validas por la ĉiujara SUS, kiu devas okazi pro artikolo 4.1.

5.3 Krom SUS okazu ankaŭ aliaj studadsesioj de AIS kun po minimume 3 kursoj.

Art. 6: Prelegantoj kaj lingvoj dum SUS

6.1 Efektivaj membroj kaj adjunktaj apartenantoj de AIS povas oferti dum sesio (SUS) de AIS lingvokursojn por komencantoj aŭ progresintoj pri
(1) la Internacia Lingvo (ILo) kiel la precipa laborlingvo de AIS,
(2) etnaj lingvoj vivantaj aŭ vivintaj,
(3) algoritmaj planlingvoj (do: komputilprogramigajn kursojn), kaj
(4) interlingvistikaj planlingvoj aŭ planlingvoprojektoj.
ĉiu kurso povas okazi en ILo, kurso el la grupo (1) ankaŭ en alia lingvo oficiala ĉe AIS aŭ en la loke oficiala lingvo, kurso el la grupoj (2) kaj (4) krom en ILo ankaŭ laŭ la rekta metodo en la cellingvo.

6.2 Universitatnivelajn fakajn kursojn ofertas (krom kiel parton de docentiĝproceduro) dum SUS nur efektivaj membroj en siaj sekcioj aŭ escepte, kun aprobo de la koncerna dekano aŭ fakarestro, en alia sekcio. La SUS-kursoj okazas en ILo. En aliaj studadsesioj ankaŭ adjunktoj povas realigi kursojn kaj la kursoj povas okazi en ajna lingvo loka aŭ ĉe AIS oficiala.

6.3 Lekciserion realigas minimume du sciencistoj kune, el kiuj unu kiel efektiva membro estas la kunordiganto en interkonsento kun la koncerna dekano aŭ fakarestro. Minimume 3/4 de lekciserio okazas en ILo.

6.4 Docentiĝlekcioj inkluzive la diskuton okazas en ILo.

6.5 Fina ekzameno cele adaptan adopton aŭ originalan akiron de sciencista grado konsistas el publika kandidatprelego en ILo; la diskuto povas okazi en alia lingvo se antaŭe tio estis interkonsentita kun la ekzamenofico aŭ la internacia ekzamenkomitato. Detalojn preskribas la ekzamen- kaj la kotizregularoj.
[EK 10.4, 12, 20–23, 27.1, AK 1]

6.6 Debutlekcioj okazas de alvokitaj profesoroj en ILo.

6.7 Projektakceptigaj prelegoj cele akiron de sciencista grado pli alta ol tiu de magistreco okazas en ILo; por la diskuto validas la samaj preskriboj kiel por la fina ekzameno.
[EK 10.2]

6.8 Liberan prelegon en ajna lingvo oficiala ĉe AIS rajtas oferti al la dekano de la koncernata sekcio ĉiu membro de la Internacia Scienca Kolegio ligita al ĉi tiu sekcio. La dekano rajtas limigi la tempon je dispono kaj la nombron de prelegoj de la sama preleganto en la sama sekcio sed ne povas rifuzi ĉiujn ofertojn de ofertanto, se ankoraŭ troviĝas loko en la programskemo. – Aliĝintoj al SUS rajtas, se koncerna sekcio ankoraŭ disponas pri tempo por tio, lastminute (t.e. dum SUS mem) anonci koncizprelegon en ajna oficiala lingvo de AIS ĉe la dekano aŭ ĉe ties deĵoranta anstataŭanto, havigante jam pretajn afiŝojn kun temo kaj sekcio. – Koncizprelegoj daŭru (inkluzive tempon por demandoj kaj paŭzeto) 20 minutojn, aliaj liberaj prelegoj kaj projektakceptigaj prelegoj la duoblan tempon, debut- kaj docentiĝlekcioj same kiel invititaj prelegoj la trioblan.

6.9 La dekanoj kaj la fakarestroj rajtas inviti ajnajn sciencistojn gastprelegi en ajna lingvo en la sekcio.

Art. 7: Aliaj kursoj, kursatestoj

7.1 Enskribiĝinto ĉe SUS rajtas senpage partopreni SUS-kurson. Post pago de kotizo li ankaŭ rajtas partopreni la kursfinan ekzamenon kaj – kaze de sukceso – ricevi la oficialan partoprenateston en la 5 oficialaj lingvoj de AIS kun subskribo de la kursgvidanto aŭ de la kunordiganto de la lekciserio. La ekzamenofico de AIS validigas per subskribo kaj stampo la ateston.

7.2 Same rajtas ricevi la partoprenateston kaj postuli ĝian validigon enskribiĝinto al kurso aŭ lekciserio okazigita de AIS ekster SUS, se li sukcesis en la kursfina ekzameno. La instrulingvo estas indikenda sur la atestilo.

7.3 Same rajtas ricevi la partoprenateston kaj postuli ĝian validigon finlernintoj de kursoj el la instruteko de AIS, se tiuj studentoj prie ekzameniĝis ĉe aŭ sub la kontrolo de ekzamenrajtigito de AIS, kaj se ili en la ekzameno ricevis minimume la noton 6/10 („rite“).

7.4 Apartenanto de AIS – ĉu MdAIS, ĉu AMdAIS, ĉu AdAIS – rajtas doni la ateston de AIS (eventuale aldone al loka atesto) ankaŭ al enskribiĝintoj, kiuj partoprenis kaj sukcese ekzameniĝis en kurso, kiun tiu apartenanto de AIS realigis (ĉu kiel daŭra lekciisto, ĉu kiel gasto) kadre de la oficala programo de ŝtata universitato aŭ ŝtata esplorinstitucio, aŭ neŝtata universitateca institucio, kies instruado kaj finekzamenado estas agnoskitaj kiel minimume egalnivelaj al tiuj de la tieaj ŝtataj universitatoj. (La samo validas por lekciserioj tie kunordigitaj fare de la atestanto.) La studentoj tiam rajtas postuli la valdigon de siaj tie ricevitaj atestoj per stampo kaj subskribo de la ekzamenofico.

7.5 Por kursoj kaj prelegserioj ne menciitaj en paragrafoj 7.1 ĝis 7.4 AIS ne donas atestojn, tamen agnoskas ilin kiel samrangaj kun la AIS-kursoj, se ili estas akiritaj de agnoskitaj de AIS altlernejoj.

7.6 [forstrekita]

7.7 La ekzamenofico rajtas agnoski entute la universitatnivelajn kursojn de agnoskita altlernejo eĉ sen kursfinaj ekzamenoj, en kiuj kandidato de AIS partoprenis sen atesto fare de AIS, se li prezentas la oficialan dokumenton pri la atingiteco de la sciencista grado aŭ titolo ĉe la koncerna kleriginstitucio kune kun la atesto pri la sukceso en universitata ekzameno (inkluzive la germanan "Vordiplom", "Zwischenprüfung" kaj similajn)

7.8 Escepte pri lingvokursoj, atestojn de AIS nur povas submeti al validigo enskribiĝintoj kun la nivelo de maturecekzameno (studmatureco). Antaŭ ol prezentiĝi al ekzameno cele ricevon de sciencista grado kaj titolo la akiriteco de la nivelo internacia de maturecekzameno estas pruvenda per (I) atesto pri la sufiĉa scio de ILo kune kun (II)
(1) dokumento pri sukcese farita maturecekzameno de San Marino, aŭ pri egalvaloriga agnosko fare de San Marino, aŭ
(2) dokumento pri akirita sciencista grado kun minimume la nivelo de la bakalaŭreco, aŭ
(3) dokumento pri studadmatureco el lando, en kiu regule 12 aŭ 13 lernejaj jaroj kondukas al tia nivelo, aŭ
(4) pruvilo pri la sukcesa partopreno en kompensaj kursoj, kiuj havigas al studantoj, kiuj sukcese kompletigis almenaŭ la 10an lernejan jaron kaj laŭregulan, almenaŭ dujaran, lernadon de profesio, paralele (a) la fakkoncerne necesajn sciojn postuleblajn en maturecekzameno, kaj (b) sciojn en tri fakoj kiel difinite en (4), aŭ
(5) dokumento pri sukceso en la internacia maturecekzameno (IM).
Esceptokaze la klerigofico rajtas allasi provcele personojn sen maturecekzameno al difinita AIS-studadsesio kaj havigi al ili kaze de sukcesaj kursfinaj ekzamenoj atestojn, kiu validas por posta studado ĉe AIS.

Art. 8: Kursarprojektoj (kursplanoj)

8.1 Por fakoj aŭ fakgrupoj, por kiuj AIS havas sufiĉan instrukapaciton, estas starigitaj bakalaŭrigaj kaj magistrigaj studadplanoj. Tiuj studadplanoj devas esti proponitaj de la koncerna(j) sekcio(j) en interkonsento kun la klerigofico kaj aprobita de la senato.

Unuopaj studplanoj povas aldoni pluajn postulojn kaj restriktojn de la studenta elektlibereco.

8.2 Antaŭ ol prezentiĝi al la fina ekzameno cele akiron de sciencista grado pli alta ol tiu de bakalaŭreco, la fina ekzameno de la antaŭa ŝtupo devas esti sukcese finita.
Por komuna studaddirekto kun alia agnoskita altlernejo AIS interkonsentas kun la partnera altlernejo pri la alirkondiĉoj. En tiu kazo AIS povas rezigni pri la alikaze bezonata adapta adopto de la antaŭa grado ĉe AIS.

8.3 Antaŭ ol prezentiĝi al la fina ekzameno de ajna ŝtupo la necesaj studunuoj devas esti akiritaj, la tezo verkita kaj la necesaj antaŭaj ekzamenoj faritaj. Krom en la kazo de adapta adopto de jam akirita sciencista grado plue devas antaŭiri sukceso en skriba fakekzameno pri la enhavo de pli ol unu kurso kun entute minimume 8 studunuoj en la fako aŭ fakgrupo, pri kiu la kandidato celas akiri la bakalaŭrecon aŭ la magistrecon. Pri la kromfako elektita por la doktoriĝo okazu anticipa parola aŭ skriba ekzameno.

8.4 Por finekzameno sur ajna ŝtupo necesas kvar studunuoj akiritaj per kursoj el AIS-sesioj, el la AIS-instruteko aŭ el institucioj, en kiuj AIS enkorpiĝas. Tiuj kursoj devas okazi en Ilo kaj de docentoj de AIS (efektivaj membroj aŭ ADoc). Du el tiuj kursoj devas esti SUS-kursoj (por bakalaŭroj ankau BUS-kursoj. kromkuroj el SUS-programo aŭ FUS-kursoj, por magistroj ankaŭ FUS-kursoj). Unu de tiuj du devas esti el la sekcio respondeca pri la verkaĵo, unu el alia sekcio de la Scienca Sektoro. Por la adapta adopto sufiĉas tiuj du lastaj. Docentoj en tiu senco estas krom la docentoj de la Scienca Sektoro ankaŭ la eksterordaj profesoroj (EProf.) kaj la profesoroj kaj docentoj de la Arta kaj de la Scienc-Aplika Sektoro.

Art. 9: Organizaj reguloj por SUS

9.1 Rajtas enskribiĝi al SUS-kurso, ekzameniĝi dum SUS, lastminute oferti koncizprelegon ĉe SUS, ricevi ajnan partopreateston aŭ postuli la liston de la aliĝintoj aŭ la enlistiĝon nur, kiu aliĝis al SUS.

9.2 ĉiu SUS estu anoncita per oficiala sciigo de AIS almenaŭ 7 monatojn anticipe. Limdato por kandidatiĝo dum SUS estas 5 monatoj antaŭ ties inaŭguro. Kaze de malfruiĝo eblas akcepti kandidaton nur kadre de la ankoraŭ disponebla ekazamenkapacito: tiam malfruiĝkrompago estos postulata laŭ la kotizregularo.
[AK 1]

9.3 La distribuo de materialoj aŭ la afiŝado kie ajn tio povus kaŭzi la impreson de aprobo fare de AIS, bezonas la antaŭan permeson de la prezidanto aŭ vicprezidanto aŭ de la direktoro de la Subtena Sektoro. Ekzistas speciala afiŝejo por tia agado de SUS-anoj.

9.4 La deĵorantoj de la SUS-oficejo centre afiŝas la horaron de la publikaj ekzamenoj kaj de lastminute ofertitaj koncizprelegoj same kiel informojn pri eventuale neeviteblaj programŝanĝoj. – La ekzamenofico zorgos en interkonsento kun la prezidanto pri la registrigo de titolagnoskoj kaj pri la publikigo de ĉi tiuj kadre de la oficialaj sciigoj de AIS.