La "kasteloj" de San-Marino


San-Marino disponas tri impresajn kastel-similajn "turojn" sur la kresto de la Monto Titano (750 m), videblajn jam de malproksime:

Eblas promeni laŭ la kresto de la monto, pasante ĉiujn tri turojn. De la kresto oni ĉe bona vetero klare vidas la marbordon kun la urboj Rimini, Riccione, Cattolica ktp.

Sed, parolante pri la "kasteloj" de San-Marino, ofte menciataj sur ŝildoj ("Castello di ..."), oni celas la administrajn distriktojn de la respubliko (komparu la mapon):

Ĉiu kastelo havas propran blazonon kaj nun ankaŭ propran poŝtkodon. Ĉe la festoj okaze de la fondotago (3a de septembro), tiuj kasteloj sendas teamojn por sporta konkurado.

La adresojn de la administrejoj vi trovas tie ĉi.


Stato: 1999-01-05; aspekta adapto: 2004-10-13.