Rimarkigo: AIS ne havas rilatojn al la numismatika oficejo de San-Marino kaj ne povas helpi en la akiro de moneroj. Tiuj estas vendataj de la Ŝtata Numismatika Oficejo, kies retpaĝa adreso estas http://www.aasfn.sm/.


Eŭro-moneroj de San-Marino

Kvankam San-Marino ne estas membro de Eŭropa Unio, ĝi estas parto de la eŭro-zono, kiu uzas la eŭron kiel valuton. Same kiel ĝi antaŭe stamp(ig)is proprajn liro-moneron, ĝi nun havas proprajn eŭro-monerojn, kiuj tamen malmulte cirkulas. Jen la reversaj flankoj:

0,01 La unu-cenda monero montras la turon "Il Montale", la "trian turon" sur al Titana Monto (Monte Titano). Ĝia plano montras kvin angulojn, sed ne formas regulan kvinangulon; ĝi pli similas kvadraton, al kies unu flanko oni almetis triangulon. Ĝi estas la plej malgranda el la tri turoj kaj la plej malproksima de la historia urbocentro. Kontraŭe al la aliaj du turoj ĝi ne estas publike vizitebla. 3a turo
0,02 La du-cendan moneron ornamas la statuo de la libereco, kiu staras sur la placo de la libereco, antaŭ la respublika palaco.
0,05 Sur la kvin-cenda monero videblas la fortikaĵo "La Guaita", alinome "La Rocca", la ĉefa aŭ "unua" turo de la Titana Monto. Ĝi nun enhavas muzeon de historiaj bataliloj kaj estas vizitebla kontraŭ pago. 1a turo
0,10 Sur la dek-cenda monero estas bildo de la "baziliko de la sanktulo"; la "sanktulo" estas Sankta Marino, la patrono kaj legenda fondinto de San-Marino. baziliko
0,20 La dudek-cenda monero montras bildon de Sankta Marino mem, kiu laŭlegende tie ĉi ekloĝis kiel ermito en groto kaj rifuzis la petojn de sia edzino reveni al la familio.
0,50 La kvindek-cenda monero montras la Titanan Monton kun la tri turoj.
1,00 Sur la unu-eŭra monero videblas la blazono de la respubliko, kiu montras la tri turojn (kun "plumoj") kaj popolan kronon kiel simbolon de la respublikeco. Tiu blazono jam estis motivo de la 500-lira monero de 1987. 500-lira monero de 1987 blazono kun la tri montoj, du branĉoj kaj krono
2,00 Sur la du-eŭra monero aperas la Publika Palaco, kiu staras apud la placo de la libereco. publika palaco