Pri la etimologio de la nomoj de kemiaj elementoj


Reinhard Fössmeier, AIS San-Marino
Deutsche Übersetzung

Kiel vi facile rimarkos, mi estas nek kemiisto nek lingvisto. Tamen mi kompilis kelkajn faktojn pri la etimologio de la nomoj de kemiaj elementoj, ĉar eble multaj laikoj ŝatas, kiel mi, scii nur kelkajn supraĵajn detalojn. Ĉar tiuj detaloj, kvankam supraĵaj, ja tamen estu ĝustaj, eble kompetentaj legantoj bonvolos komenti, korekti aŭ kompletigi. Dankon.

Rigardante la nomojn, oni konstatas, ke multaj estas interrilataj, ĉar ili devenas el la sama epoko aŭ de la samaj esploristoj. Ekzemplo estas la serio de elementoj, kiujn malkovris Bunsen kaj Kirchhoff per analizo de la spektro kaj poste nomis laŭ la greka nomo de la koloro de grava spektra linio. Alia serio estas elementoj nomitaj laŭ landoj aŭ kontinentoj; laste oni uzis nomojn de famaj natursciencistoj.

Bagatela rimarkigo: Laŭ PIV 1970 nur unu elemento havis tegmentan literon en sia nomo, la arĝento. Du pliaj havas hoketon: eŭropio kaj laŭrencio. Laŭ PIV 2002 estas supersigno ankaŭ en ejnŝtejnio, kiu en PIV 1970 nomiĝas ejnstejnio.


1 H Hidrogeno

Greka-Latina; laŭvorte: "produktanto de akvo". Akvo estas hidrogena oksido, do kombino inter hidrogeno kaj oksigeno.

2 He Heliumo

de la Greka dio "Helios", dio de la suno. Heliumo estis trovita unue per analizo de la spektro de la sunlumo, dum suneklipso en 1868, fare de Janssen. Frankland identigis ĝin kiel elementon kaj nomis ĝin. 15 % de la sunaj atomoj estas heliumaj.

3 Li Litio

de la Greka "lithos" = ŝtono.

4 Be Berilio

de la mineralo berilo (Be3Al2Si6O18), kiu enhavas berilion (kaj liveras flavan, rozan aŭ bluetan gemon [PIV]).

5 B Boro

el la Latina, origine de la Araba "buraq" = salpetro, resonanta en la vorto "borakso", la kombinaĵo Na2B4O7 . 10 H2O. [KHU]

6 C Karbono

de la Latina carbo = karbo.

7 N Nitrogeno

el la Latina, "produktanto de salpetro".

8 O Oksigeno

de la Latina oxygenium = "produktanto de acidoj". Iam la kemio erare supozis, ke la oksigeno estas la karakterizilo de acidoj. Ekzemploj kiel klorida (klor-hidra) acido tamen pruvas, ke estas la hidrogeno.

9 F Fluoro

de la Latina fluere = flui, ĉar fluorito (CaF2) estas uzata en altfornoj por fluigi la skorion.

10 Ne Neono

de la Greka to neon = "la nova".

11 Na Natrio

de la Hebrea neter = sodo (natria karbonato). Ekzistas ankaŭ la Latina esprimo sodium, ankoraŭ uzata ekzemple en la Angla lingvo.

12 Mg Magnezio

de la regiono Magnesia (nun Magnisia) en Grekio.

13 Al Aluminio

de la Latina alumen = aluno; aluno (striktasence) estas duobla sulfato de kalio kaj aluminio.

14 Si Silicio

de la Latina silex = siliko. Siliko konsistas plejparte el kvarco (SiO2).

15 P Fosforo

de la Greka phosporos, "portanto de lumo" (φως/phos = lumo, φερειν/pherein = porti). Blanka fosforo spontanee oksidiĝas kaj elradias lumon.

16 S Sulfuro

de la Latina sulfur = sulfuro. Elemento jam konata de jarmiloj.

17 Cl Kloro

de la Greka χλορος/ĥloros = flave-verda. Gasa kloro havas tian koloron.

18 Ar Argono

de la Greka αργος/argos = malvigla, inerta. Argono, same kiel heliumo, kvazaŭ ne reakcias kun aliaj elementoj.

19 K Kalio

de la Araba kalja = "cindro de plantoj". (La silabo "al" en la vorto "alkalo" estas la araba artikolo.) En la Latina ekzistas la nomo potassium (potaso, K2CO3), el la Nederlanda (pot = poto, as = cindro), ankoraŭ uzata en la angla lingvo por la kalio.

20 Ca Kalcio

de la Latina calx, -cis = "kalka ŝtono".

21 Sc Skandio

de Skandinavio. La Sveda kemiisto Lars Fredrik Nilson trovis tiun elementon. Eble (mi ne povis eltrovi) li elektis la nomon por omaĝi al sia hejmlando. Skandio estas trovata en la mineraloj eŭksenito kaj gadolinito (kp. gadolinion), trovataj preskaŭ nur en Skandinavio. [KHU]

22 Ti Titano

de la Titanoj, laŭ la Greka mitologio filoj de Urano kaj Gaja; en 1795 la kemiisto Klaproth tiel nomis ĝin pro ĝia forteco. Jam en 1791 la Brito Gregor estis trovinta la elementon kaj nominta ĝin menakito, sed la malkovro estis forgesita.

23 V Vanado

de Vanadis, kromnomo de la Ĝermana diino Freja. Malkovrita de la sveda kemiisto Sefström (1830 [KHU]), post kiam en 1801 la meksikano del Rio trovis la elementon sed opiniis ĝin variaĵo de kromio (24).

24 Cr Kromio

de la Greka ĥroma = "koloro"; pro la multkoloreco de siaj kombinaĵoj. (PIV 1: kromoZ)

25 Mn Mangano

de la Latina magnesia nigra (MnO2), mineralo trovita ĉe Magnesia.

26 Fe Fero

de la Latina ferrum. Jam longe konata elemento.

27 Ko kobalto

de koboldo, ĉar oni kredis, ke koboldo malhelpas la procezadon de kobalta erco, kiu similas feran ercon.

28 Ni Nikelo

de la ĝermana Nickel (= nikso, akvofeo), pro similaj konsideroj kiel ĉe kobalto.

29 Cu Kupro

de la Latina Cuprum = kupro. Origine devenas de la nomo de la insulo Cipro.

30 Zn Zinko

de la Latina zincum; la etimologio reiras al la Germana vorto Zinke = "pikilo", ĉar kelkaj zinkaj ercoj havas pikan formon.

31 Ga Galio

de la Latina Gallia = "Gaŭlio" (Francio); malkovrita de la Franco Lecoq de Boisbaudran; antaŭdirita de Mendelejev.

Sven Silow sugestas ke Lecoq eternigis la propran nomon: "(Le) coq" (france) = "gallus" (latine) = "koko".

32 Ge Germanio

de la lando Germanio. La elemento estis trovita unue en Freiberg (Germanio) de Winkler en la jaro 1885, en la mieralo Ag8GeS6. Mendelejev estis antaŭdirinta ĝĝn laŭ la perioda sistemo, kun ecoj similaj al tiuj de silicio.

33 As Arseno

eble de la Greka arsénikon = "vira", aŭ de la Araba "sernik" (kun artikolo: as-sernik), kiu signifas specon de flavkolora mineralo, miksaĵo el arsena oksido kaj arsena sulfido.

34 Se Seleno

de la Greka diino Selene, diino de la luno. Ĝi estis unue trovita en teluro (52) kaj de tiu ricevis la nomon.

35 Br Bromo

de la Greka bromos = "fetora, malbonodora". Bromo, kiu estas flua ĝis 59 gradoj, ellasas venenajn, malbonorajn vaporojn.

36 Kr Kriptono

de la Greka kriptos = "kaŝita, kripta".

37 Rb Rubidio

de la Latina rubidus = "malhele ruĝa", ĉar ĝi estis malkovrita (de Bunsen kaj Kirchhoff) per ruĝa spektra linio.

38 Sr Stroncio

de la Skota urbo Strontian, kiu donis la nomon ankaŭ al la mineralo stroncianito [KHU].

39 Y Itrio

de la Sveda urbo Ytterby ([Schröter k. al.] parolas pri Norvega urbo; Sven Silow afable korektis tiun informon.) Ytterby donis la nomon ankaŭ al terbio, erbio kaj iterbio [KHU].

40 Zr Zirkonio

laŭ la mineralo zirkono (zirkonia silikato), uzata por gemoj.

41 Nb Niobo

de la Greka mitologia figuro Nioba, filono de Tantalo. Malkovrita en 1801. En la naturo, niobo ofte estas trovata kune kun tantalo (73), kiu estis malkovrita nur en 1820.

42 Mo Molibdeno

de la Greka molybdos = "plumbo".

43 Tc Teknecio

de "teknika"; unua artefarita elemento. Ĝia plej stabila izotopo, Te-97, havas duoniĝtempon de 2,6 milionoj da jaroj, tiel ke jam preskaŭ ĉiom da teknecio surtera disfalis.

44 Ru Rutenio

de la lando Rutenio (= Rusio), pro la deveno de kruda plateno, en kiu rutenio estis trovita en la unua duono de la 19a jarcento [KHU].

45 Rh Rodio

de ka Greka rhodeos = "rozkolora", aŭ rhodon = "rozo". Rodiaj saloj kaj iliaj akvaj solvaĵoj ofte estas rozkoloraj.

46 Pd Paladio

de Palasa, kromnomo de Atena, kaj nomo de planedeto.

47 Ag Arĝento

de la Latina argentum = "arĝento". Ĝi estas la sola elemento, kiu donis nomon al lando (Argentinio).

48 Cd Kadmio

de la zinka mineralo cadmia, en kiu ofte estas ankaŭ iom da kadmio. [MHU] sugestis, ke ambaŭ nomoj devenas de Kadmo, mita fondinto de Tebo kaj frato de Eŭropa.

49 In Indio

de indigo, pro blua spektra linio. Komparu rubidion (37).

50 Sn Stano

de la Latina stannum = stano. Longe konata elemento.

51 Sb Antimono

de la Latina antimonium, el la Araba alithmidun, kiuj nomas ercon. La simbolo venas la Latina sinonimo stibium.

52 Te Teluro

de la Latina tellus = tero. Komparu selenon (34).

53 I Jodo

de la Greka ioeides = violkolora. La vaporo de varmigita jodo havas tian koloron.

54 Xe Ksenono

de la Greka xenon = "fremda".

55 Cs Cezio

de la Latina caesius = "lazura", ĉar ĝi estis malkovrita (de Bunsen kaj Kirchhoff) per blua spektra linio.

56 Ba Bario

de la Greka barys = "peza", kiu unue donis la nomon al la mineralo barito [KHU].

57 La Lantano

de la Greka lanthanein = "kaŝiĝi, esti kaŝita".

58 Ce Cerio

de la Romia diino Ceres, diino de fekundeco. Laŭ Sven Silow la nomado okazis laŭ la planedeto Ceres, siavice nomita laŭ la diino.

59 Pr Prazeodimo

de la Grekaj praseos = "verda" kaj didymos = "ĝemelo, duobla", pro la koloro de la saloj. Komparu neodimon (60).

60 Nd Neodimo

de la Grekaj neos = "nova" kaj didymos = "ĝemelo, duobla". Neodimo kaj prazeodimo estis disigitaj unue de Auer von Welsbach en 1885, ĝis kiam oni konsideris ilin unu sola elemento, nomita didimio. Ties nomo venas de la simileco kun lantano [KHU].

61 Pm Prometio

de la Greka duondio Prometheus, kiu portis al la homoj la fajron. Prometio estas artefarita elemento, kies ekziston oni laŭ spektraj analizoj konjektis jam en la jaro 1926; tiam oni proponis la (Latinajn) nomojn "illinium" kaj "florentium". Ĉar prometio ekestas per disfalo de uranio, detalaj esploroj okazis dum la Usona atom-bomba esplorado en 1945, kaj Usonaj sciencistoj proponis la nomon prometio, kiu ŝajne venkis en multaj lingvoj. Interese estas, ke PIV 1 proponis ne nur la nomon "ilinio" (kion ĝi ja rajtas, se tia estas la uzo en Esperanto), sed eĉ la mallongigon Il, kio ne estas ĝia tasko. En PIV 2 la termino "ilinio" malaperis.

62 Sm Samario

de la mineralo samarskito, siavice nomita laŭ la Rusa mineralogo Samarski.

63 Eu Eŭropio

laŭ la kontinento Eŭropo, kaj la Greka diino Eŭropa.

64 Gd Gadolinio

laŭ la mineralogo Johan Gadolin, (1760-1852, profesoro pri kemio ĉe la universitato de Turku). (laŭ aliaj fontoj: A. W. Gadolin).

65 Tb Terbio, 68 Er Erbio, 70 Yb Iterbio

laŭ la Sveda urbo Ytterby, same kiel itrio (39).

66 Dy Disprozio

de la Greka dysprosodos = "neatingebla, malfacile atingebla". Je la tempo de sia malkovro (1886, Lecoq de Boisbaudran) ĝi estis kvazaŭ neatingebla, do ne pure izolebla [KHU].

67 Ho Holmio

nomita laŭ la Latina nomo de Stokholmo, Holmia, de Cleve, unu el la malkovrintoj (la aliaj, sendepende, estis la Svisoj Delafontaine kaj Soret). Laŭ aliaj, la nomo omaĝas la scienciston Holmberg.

69 Tm Tulio

laŭ Tuleo, kiel nomo de Skandinavio aŭ Grenlando. Mi ne scias, kial oni elektis kiel duan literon la "m", kiu en la Latina lingvo (thulium) apartenas al la finaĵo, kvankam la literkombino "Tu" estas libera. ("Th" estas prenita de torio.)

71 Lu Lutecio

de Lutetia, la Romia nomo de Parizo. Malkovrita en 1907 sendepende de la Franco Urbain kaj la Aŭstro Auer von Welsbach. La nomon elektis Urbain.

72 Hf Hafnio

laŭ Hafnia, nomo de la Dana urbo Kopenhago, kie la elemento estis malkovrita en 1923 de la Hungaro von Hevesy kaj la Nederlandano Coster, laŭ antaŭdiro de la Dano Bohr.

73 Ta Tantalo

de la Greka mitologia figuro Tantalo, patro de Nioba. Malkovrita en 1820. La elemento ofte estas trovata kune kun niobo (41), malkovrita en 1801.

La tantala oksido Ta2O5 estas nesolvebla en acidoj, do ĝi ne povas "sensoifigi" sin, same kiel la mitologia Tantalo turmentata en Hadeso.

74 W Volframo

laŭdire de la Germanaj "Wolf" (lupo) kaj "Rahm" ("malpuraĵo", malnova vorto), ĉar volframo skoriigas fanditan stanon "kiel lupo formanĝas ŝafojn".

75 Re Renio

laŭ la rivero Rejno. Malkovrita en 1925 de la Germanaj gesciencistoj Noddack.

76 Os Osmio

de la Greka osmeo = "mi odoras". La elemento ĉiam iomete odoras laŭ sia oksido.

77 Ir Iridio

de la Greka irideios = "iriza", pro la multkoloreco de siaj kombinaĵoj.

78 Pt Plateno

de la Latina platina = "arĝent-et-o".

79 Au Oro

de la Latina aurum = oro. Longe konata elemento.

80 Hg Hidrargo

de la Latina hydrargyrum, = "flua (akva) arĝento".

81 Tl Talio

de la Greka thallos = "verda branĉeto", pro verda spektra linio.

82 Pb Plumbo

de la Latina plumbum = plumbo. Longe konata elemento.

83 Bi Bismuto

de la Latina bismutum, kies etimologio estas neklara; eble ĝi devenas el la Germana, en kiu la metalo nomiĝas "Wismut". Pluraj fontoj (Wahrig, Webster's Seventh New Collegiate Dictionary, Schröter k al.) deklaras, ke tiu devenas de la vortoj "Wiese" (herbejo) kaj "muten" (pretendi [la rajton de minado]). Schröter k al. emfazas, ke tio estas nur unu ebla etimologio.

84 Po Polonio

de Polonia, la Latina nomo de Polujo. La elemento estis malkovrita de la Pola-Franca kemiistino Skłodowska-Curie.

85 At Astato

de la Greka astaton = "la nestabila". Astateno estas nestabila elemento kun duoniĝtempo de 8,3 horoj (At-210). (PIV 1: astateno)

86 Rn Radono

de la Latina radius = "radio". Radono estas la sola radioaktiva inter la naturaj noblaj gasoj.

87 Fr Francio

de la lando Francio. La elemento estis malkovrita en 1939 de la franca sciencistino Marguerite Perey. (La elemento foje estas nomata "aktinio-K".) Kp. americio, eŭropio, germanio, skandio.

88 Ra Radiumo

de la Latina radius = "radio", same kiel radono.

89 Ac Aktinio

de la Greka aktinioeis = "lumanta, brilanta". Aktinio estas nestabila kaj disfalas produktante varmon kaj radiadon.

90 Th Torio

de la Ĝermana dio Thor.

91 Pa Protaktinio

tiel nomata, ĉar malkomponiĝante ĝi produktas aktinion (-227) (kaj alfa-partiklon), do ĝi staras "antaŭ aktinio" en la urania-aktinia malkomponiĝa serio.

92 U Uranio, 93 Np Neptunio, 94 Pu Plutonio

laŭ la tri planedoj (kaj Grekaj dioj) Urano, Neptuno kaj Plutono. Uranio estis nomita de la Germano Klaproth en 1789, la aliaj du de Usonaj sciencistoj en 1940 kaj 1941. Pretere, la sinsekvo de la planedaj sundistancoj egalas tiun de la atomnumeroj, sed la analogio ne estas perfekta: Ĉe la planedoj la orbitoj de Neptuno kaj Plutono intersekcas, sed ĉe la elementoj "interkroĉiĝas" la plej stabilaj izotopoj de Neptunio, kaj de Uranio, U-238.

95 Am Americio

laŭ Ameriko (aŭ Usono?). Malkovrita en 1944 de la Usona sciencisto Glenn Seaborg.

96 Cm Kuriumo

laŭ la geesploristoj Curie kaj Skłodowska-Curie.

97 Bk Berkelio, 98 Cf Kalifornio

Laŭ la Usona ŝtato Kalifornio kaj la tiea universitata urbo Berkeley, kie berkelio estis malkovrita en 1949 kaj kalifornio en 1950. Same kiel pri americio (95) kaj kuriumo (96), la sciencisto Seaborg ŝajne havis grandan influon al la nomado. (La urbo Berkeley, pretere, estis nomita laŭ la irlanda teologo George Berkeley, kiu havis ne tro intimajn rilatojn al kemio.)

99 Es Ejnŝtejnio,
100 Fm Fermio,
101 Md Mendelevio,
102 No Nobelio,
103 Lr Laŭrencio,
104 Rf Ruterfordio,
106 Sg Seborgio,
107 Bh Borio [MHU],
109 Mt Mejtnerio

laŭ la sciencistoj Albert Einstein (1879-1955), Enrico Fermi (1901-1954), Dmitri Ivanoviĉ Mendelejev (1834-1907), Alfred Nobel (1833-1896), Ernest Orlando Lawrence (1901-1958), Ernest Rutherford (1871-1937) [MHU], Glenn Seaborg (1912-) [MHU], Niels Bohr (1885-1962) [MHU], Lise Meitner (1878-1968) [MHU].

Iam ekzistis ankaŭ jenaj proponoj: 104 Dubnio, 104 Kurĉatovio [Schröter k al.], 105 hanio, 105 ĵoliotio, 107 nilsborio. PIV 1 registris por 99 "ejnstejnio".

105 Db Dubnio

laŭ la Rusa nuklea esplorcentro Dubna.

108 Hs Hasio,

laŭ la Latina nomo de Heslando, kie en la urbo Darmstadt en la instituto GSI oni malkovris la elementon.
Kelkajn parencecojn mi listigis aparte.
Por tiu certe nekompleta listo mi uzis jenajn verkojn:

Pro valoraj konsiloj mi dankas al


Aŭtoro: Reinhard Fössmeier
Stato: 2010-08-02