AIS · aranĝoj · SUS · Bosnia-hercegovina prov-SUS


Ĉi-sube la teksto de la originala invito al PSUS BA, kiu okazis en septembro 2008. Por vidi raporton pri ĝi bonvolu klaki tien ĉi.


it fr en de sr

Bosnia-hercegovina prov-SUS de AIS San-Marino, septembro 2008

Stato: 2008-07-11


Partopreno
Ekzamenoj
Programo
Vizoj
Loĝado
Pliaj informoj

Por septembro 2008 AIS planas provan SUS en Bosnio kaj Hercegovino, kiu pruvu la eblon tiulande aranĝi SUS-konferencojn. La unua SUS en nova lando ne havas numeron, sed simple nomiĝas prov-SUS; ĝi estas formale necesa antaŭ la organizado de numerita SUS. La bosnia-hercegovina prov-SUS mallonge nomiĝas "prov-SUS BA". Ĝi okazos laŭ invito de EProf. Dr. Ljubiša Preradović, AIS-ano laboranta en Banjaluko; li estos ankaŭ loka organizanto.

La prov-SUS okazos en urbo Banja Luka (Banjaluko) inter la 31-a de aŭgusto kaj la 6-a de septembro 2008, do ĉirkaŭ la novjara kaj ŝtata festotago de San-Marino (3-a de septembro). La SUS-ejo estos en la

Universitata Centro Banjaluka,
Bulevar vojvode Petra Bojovića 1a,
Banjaluko, Bosnio kaj Hercegovino

Partopreno

SUS-konferencoj estas malfermaj por ĉiu ajn, kiu volas profiti de la klerigaj aranĝoj. Kandidatoj por finaj ekzamenoj povas (certagrade devas) dum SUS-oj kolekti studunuojn necesajn por allaso al la ekzameno.

La aliĝo al SUS kostas 0,3 AKU, do 19,50 EUR. Kvar semajnojn antaŭ la SUS-komenco la kotizo altiĝas al 0,5 AKU. Je tiu kotizo SUS-aliĝo eblas ankaŭ surloke. AIS-studentoj kun valida studenta numero ne pagas aliĝ-kotizon. La kotizo inkluzivas la rajton partopreni ĉiujn SUS-programerojn, sed ne loĝadon, manĝojn aŭ asekuron.

Ekzamenoj

Kandidatoj por fina ekzameno dum prov-SUS BA bonvolu studi la ekzamenregularon kaj atenti la limdatojn. Aliĝo al ekzameno devas okazi plej malfrue 5 monatojn antaŭ la SUS-malfermo (plej malfrue la 30-an de marto 2008). Bonvolu zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj. Atentu, ke post la menciita limdato aliĝo al fin-ekzameno eblas nur kun escepta permeso, kaj je malfruiĝ-kotizo. La bontempa aliĝo estas necesa, por ke AIS povu prepari la ekzamenojn.

Programo

La sciencan programon (kursoj, prelegoj) kompilas la dekanoj kaj la senato. Ili bonvenigas viajn proponojn. Pliaj kontribuoj eblas en la formo de "konciz-prelegoj", anonceblaj eĉ surloke, se restas preleg-tempo; preferinda tamen estas antaŭa anonco.

Vizoj

Laŭ niaj informoj vizoj estas bezonataj por landanoj de jenaj eŭropaj landoj: Albanio, Moldavio, Ukrainio kaj Belorusio. Bonvolu mem informiĝi, ekzemple en jena registara retejo: www.mvp.gov.ba.

Civitanoj de preskaŭ ĉiuj landoj bezonas validan pasporton por eniri Bosnion kaj Hercegovinon.

Loĝado

Partoprenantoj bonvolu mem zorgi pri sia loĝado. Banjaluko ofertas hotelojn ĉiunivelajn; la prezoj estas je la eŭropa mezumo. Kiu interesiĝas pri loĝado en studentejo (tranoktado en tri-lita ĉambro kun plena pensiono ĉ. 15 eŭroj), bonvolu laŭeble frue turniĝi al EProf. Preradović, ljubopr(ĉe)yahoo.com (metu "@" anstataŭ "(ĉe)").

Se vi volas konsideri la situon de la SUS-ejo por la elekto de via hotelo, vi povas orientiĝi laŭ la mapo ligita ĉi-sube. La SUS-ejo estas en la universitata tereno, markita per "U" en la skiza urbomapeto. La urbocentro troviĝas maldekstre (meze kaj malsupre) en la mapeto.

Hoteloj kun interreta sinprezento estas ekzemple Palace, Bosna kaj Vidović.

Telefonado

La internacia antaŭnumero de Bosnio kaj Hercegovino estas +387 (Banjaluko: +387-51). Por konekto alilanden ciferumu 00.

Publikaj telefonoj en la Serba Respubliko estas mastrumataj de firmao Телекард (telekard), subfirmao de Telekomunikacije RS. Ĝi vendas telefonkartojn je 5, 10 kaj 20 KM (150 / 350 / 750 unuoj); ili estas haveblaj ekzemple de poŝtejoj kaj gazetaj kioskoj. La 20-marka karto permesas telefonadon de ĉ. 15 minutoj al proksimaj landoj aŭ de ĉ. 12 minutoj al cetera Eŭropo. Ĉar Bosnio kaj Hercegovino ne estas membro de Eŭropa Unio, poŝtelefonaj vokoj al eksterlando kutime kostas konsiderinde pli ol ene de EU. Tio validas ankaŭ por alvenantaj vokoj ricevitaj el EU-landoj.


Pliaj informoj


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.