AIS · aranĝoj · SUS · SUS 16


SUS 16 en Prago (CZ)


1996-07-21 – 1996-07-30


SUS 16 okazis kiel plivastigaĵo de AIS-IKU, parte paralele al la Universala Kongreso de Esperanto. Estis bona koincido, ke AIS estis agnoskita en la UK-lando Ĉeĥio, kvar jarojn antaŭe farinta sian tiean prov-SUS, kaj havis subtenon de la Karla Universitato. En ties ĉi ejoj en strato Rettigové 4 okazis parto de la SUS-programo.

Kadre de SUS 16 okazis 6 sciencaj kursoj. Du el ili (de OProf. Selten kaj OProf Bociort) estis daŭrigoj de IKU-prelegoj. Krome okazis unu debutprelego, unu projekt-akceptiga prelego kaj 6 liberaj pelegoj.