La Praga SUS

(Anonco en la revuo "GrKG Humankybernetik", 2/1996)

La inauxguro de la 16a SUS okazos en Prago, merkredon, la 24-an de julio (je la 9a horo; en la salono Schmidt de la hotelo FORUM apud la kongrespalaco; metroo Vysxehrad).

La unuaj lekcioj de la SUS-kursoj de OProf. Selten kaj de OProf. Bociort okazos jam antaux la inauxguro de la sesio, nome en kadro de la IKU-programo kiel komunaj kursoj inter AIS kaj UEA (dum la 81-a UK en la kongrespalaco); pli precize:

Akademia forumo kaj sinprezentadoj de AIS kaj diversaj kolektivaj membroj kaj aliaj kunagantaj organizoj de AIS okazos en la kongresejo de UK, vendredon, 1996-07-26, 9-13h.

La dauxrigo de la scienca programo ekster IKU kaj la solena fermo okazos tuttempe en salonoj de la Pedagogia Fakultato de la Karla Universitato en Prago, kie trovigxas la cxehxa filio de AIS (strato Rettigové 4, metrostacio "Museum") kaj enhavos plurajn prelegojn kaj kursojn, i.a.

La solenan fermon de la Praga sesio antauxiros la kunsido de la Gxenerala Asembleo, mardon, 1996-07-30, 17h.

SUS 16 en Praha (Prago) kun kurso de OProf. Selten

(Anonco en la revuo "GrKG Humankybernetik", 4/1995)

Merkredon, la 24-an de julio 1996 realigos la Honora Senatano kaj plenrajta membro de AIS, OProf. Reinhard Selten, enkondukan kurson pri "Ludteorio" kiel kontribuon al la programo de la sekcio Kibernetiko por SUS 16. La kurso okazos en salono de la luksa hotelo "Forum" apud la Praga kongresa centro, en kiu okazos en la sama semajno la 81-a Universala Kongreso, kiun organizas UEA.

SUS 16 dauxros gxis la merkredo, 31-a de julio, en salonoj de la Karla Universitato de Praha, kie trovigxas la cxehxa filio de AIS. Efektivaj membroj de AIS, kiuj pretas ankaux oferti 8-studhoran kurson, tion anoncu al la dejxoranta dekano de la koncernata sekcio gxis la 3-a de marto 1996 (komenco de la prov-SUS en Nitra). Eventuale la komenca lekcio de tia kurso povas samtempe farigxi programero de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 81-a UK; intereson pri tio oni komuniku al OProf. Maitzen, instituto pri astronomio de la universitato, A-1180 Wien, Türkenschanzstr. 17.

Estas jam decidite ke IKU, kies rektoro estas OProf. Novobilsky MdAIS, estu iel interligita kun SUS 17. Sed ankoraux UEA baraktas pri suficxa tempointervalo en la kongresprogramo por komune inauxguri en deca maniero kaj SUS 16 kaj la 49-an sesion de IKU. Se tio ne sukcesos, la inauxguro de SUS okazos merkredon matene, la 24-an de julio, senpauxze antaux la komenco de la kurso de OProf. Selten. Dum tiu tago ne estos konkurencaj programeroj de la Universala Kongreso, cxar oni tradicie liberigas la merkredon por la bezonoj de la turismemuloj.

Pro la parta koincido kun la Universala Kongreso, en kiu probable partoprenos denove pli ol 2000 ILo-partoprenantoj kaj kiu enhavas ILo-kursojn por komencantoj kaj por progresintoj, AIS ne intencas realigi antaux la solena malfermo de SUS 16 lingvajn preparkursojn. Eventuale eblos interkonsenti kun UEA, ke enskribigxintoj de SUS 16 povos anstatauxe auxskulti al IKU-lekcioj ecx se ili ne aligxas al la Universala Kongreso.


Vidu ankaux la anoncon de SUS 17.
Por perado de tranoktejoj en Prago dum SUS 16 vi povas utiligi la servojn de KAVA-PECH.