de

Raporteto pri SUS 27

SUS 27, la 27a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazis de dimanĉo, 2004-08-29, al dimanĉo, 2004-09-05, en la slovakia limurbo Komárno ĉe Danubo. Komárno havas ĝemelon aliflanke de la rivero, la hungarian urbon Komárom, kun kiu ĝi ĝis la Unua Mondmilito formis unuon.

Bonvenon, karaj vojaĝantoj.

La stacidomo de Komárom salutas la vojaĝantojn en kvar lingvoj. grandigu

Je la unua fojo AIS povis kunveni en propraj ejoj ĵus akiritaj. Okazis kiel ĉe la olimpikoj de Ateno: ĝis la lasta minuto oni instalis, purigis kaj starigis ŝrankojn, tablojn, seĝojn, skribtabulojn kaj projekciilojn.

Du tagojn antaŭ la malfermo pedelo Smolic muntas tabulojn.

Du tagojn antaŭ la malfermo pedelo Smolic muntas tabulojn.

La malnovaj novaj ejoj situas centre de Komárno, inter la Eŭropa Korto kaj la strato Megye/župná, kies numeron 1 ili portas. Ili servos ne nur al okazaj kunvenoj de AIS, sed precipe al ties nova klerigejo "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" (LEUKAIS), kiu instruos studentojn precipe pri la fakoj "Eŭropiko" kaj "Interkultura Dialogo". Unu el la instrulingvoj estos la Internacia Lingvo Esperanto, kiun ĉiuj studentoj devos almenaŭ lege kompreni.

La sesi-komenca dimanĉo, kun belega vetero, vidis unue la SUS-inaŭguron en la Danubia Muzeo de Komárno, dum kiu parolis du el la tri fondo-rektoroj de LEUKAIS, profesoroj Eva Poláková (SK) kaj Helmar Frank (DE); la tria, prof. Reinhard Selten (DE), ne povis ĉeesti. Salutis ankaŭ d-ro Sebők Zoltan, regiona deputito kaj adjunkto de AIS.

Angstl, Quednau, Frank, Poláková, Sebők.

Profesoroj Angstl, Quednau, Frank, Poláková kaj d-ro Sebők dum la inaŭguro en la Danubia Muzeo. grandigu

AIS-prezidanto OProf. Helmar Frank festparolas.

AIS-prezidanto OProf. Helmar Frank festparolas dum la inaŭguro. grandigu

Post la SUS-malfermo oni transiris al la novaj LEUKAIS-ejoj kaj inaŭguris la dek salonojn, pendigante bildojn de la nomdonantaj eminentuloj. La salono de la tria LEUKAIS-fakultato (pri interkultura dialogo) estis baptita je la nomo de Lejzer (Lazaro) Zamenhof, iniciatinto de Esperanto.

Rektoro OProf. Eva Poláková prelegas.

Rektoro OProf. Eva Poláková prelegas pri didaktiko de elektronika instruado. grandigu

En la programo de la sekva SUS-semajno okazis dek-du sciencaj kursoj kaj pluraj prelegoj. La temoj estis el kvin AIS-sekcioj kaj etendiĝis de la tekniko de programita instruado tra astronomio ĝis konkluda statistiko. Paralele al tiu esperantlingva scienca programo okazis "Someraj Universitataj Semajnoj" kun aranĝoj el la LEUKAIS-fakultatoj. La lastajn du antaŭtagmezojn okupis seminario pri kristana ekumeno, nomita honore al pastro Adolf Burkhardt, kiu ne povis ĝisvivi tiun eventon. Aliaj aranĝoj informis pri la tri mozeaj religioj kaj pri la skoloj de budhismo kaj diskutis pri diversmanieraj interreligiaj rilatoj. Ĉiun tagon enkondukis komuna meditado por budhanoj, islamanoj kaj kristanoj. Ĉar Komárno, kvankam slovakia, estas plejparte hungarlingva, okazis ankaŭ enkonduka kurso pri la hungara lingvo.

En SUS 27 partoprenis okdek sciencistoj, studentoj kaj interesuloj el dek sep landoj. La plej longan vojaĝon faris prof. Steven Brewer el Amherst en Usono, kiu kelkajn semajnojn antaŭe eksciis pri SUS 27 kaj tuj decidis partopreni. Dek naŭ SUS-anoj per studfina ekzameno akiris sciencan gradon de AIS (bakalaŭrecon, magistrecon aŭ doktorecon). Tiuj nombroj estas pintaj en la historio de la SUS-oj; unuafoje necesis finekzameni dum du tagoj kaj en du paralelaj komisionoj.

Je la SUS-fina dimanĉo AIS-prezidanto Frank kaj OProf. Quednau, direktoro de la AIS-ekzamenofico, enmanigis al la ekzamenitoj iliajn dokumentojn kaj atestojn. Poste OProf. Frank solene malfermis la "Gronlandan Portalon", kiu ligas la LEUKAIS-ejon al la Eŭropa Korto, ĉirkaŭ kiu estas por ĉiu eŭropa lando po domo kun tipa konstru-stilo. Ĉiuj SUS-anoj solene ĉirkaŭmarŝis la domon "San-Marino", kiu staras antaŭ la Gronlanda Portalo. Per tio finiĝis la konferenco. Tamen interesuloj ne devas atendi ĝis SUS 28, kiu okazos en aŭgusto 2005, ĉar jam post kelkaj semajnoj, fine de septembro, okazos la AIS-konferenco "BUS 5" en la pola urbo Lublin.

OProf. Poláková, Pennacchietti kaj Frank sub la Gronlanda Portalo.

OProf. Poláková, Pennacchietti kaj Frank malfermas la Gronlandan Portalon inter la LEUKAIS-ejo kaj la Eŭropa Korto." grandigu

Domo San-Marino ĉe la Eŭropa Korto.

Domo San-Marino ĉe la Eŭropa Korto.

Vespera vido al la Eŭropa korto

Vespera vido al la Eŭropa korto.


Raporto de prof. Stephen Brewer.


AIS konstante informas pri siaj konferencoj en siaj retpaĝoj, www.ais-sanmarino.org.