18a SUS en San-Marino / Rimini


La 18a SUS de AIS okazos en la itala Rimini kaj en la urbo San-Marino. La lingvaj antauxSUSaj kursoj versxajne okazos sabate 1997-08-30 kaj dimancxe 1997-08-31 en Rimini en la konstruajxo de iama biblioteko (Viale C. Zavagli 73, dekstre sur la mapo).

Lunde (1997-09-01) okazos la Asembleo de la Subtena Sektoro, je 15:45. SUS 18 estos oficiale inauxgurita post tiu kunveno, je la 17-a horo, en Sala degli Archi Numero 1, Piazza Cavour, en la historia centro de Rimini (buso: placo Tre Martiri).

La sciencajn kursojn (1997-09-01/04) vi povos sekvi denove en la lernejo Dante Alighieri (Rimini, markita en la mapo per ) en la kvartalo San Giuliano Mare. Proksime de la lernejo trovigxas kelkaj bonkvalitaj kaj favorprezaj hoteloj. Dum SUS 18 okazos i.a. jenaj kursoj kaj prelegoj:

Pri la kadra programo bonvolu konsulti la gazetaran komunikon. Bonvolu atenti, ke la ferma tago de la 17a SUS estos vendredo 1997-09-05, kaj dum gxi planitaj arangxoj okazos en (la urbo) San-Marino, en la salono de "Grand Hotel San Marino". Tie je la 15:30 komencigxos la kunveno de la Gxenerala Asembleo, post kiu -- samloke -- okazos la solena fermo de la sesio.


Kadra programo

En la kadra programo interalie okazos la Forumo pri Akademiaj Rekomendoj (merkrede vespere) kaj komuna boat-ekskurso surmara (jxauxde vespere).

Hoteloj de Rimini estas troveblaj tie aux tie.

Tie cxi oni raportas pri junulara gastejo "Urland" en Rimini-Miramare, sed eble tiu informo ne estas gxisdata, cxar gxi indikas ankoraux ke Rimini situas en la provinco Forlì, kio ne plu veras.