Programo por AIS-konferenco en Rimini

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1997-05-23


Tri monatojn antaux sia 18a Sanmarina Universitata Semajno (SUS 18), AIS San-Marino fiksis la programon por tiu sia centra evento de 1997, kiu okazos en la kvartalo "San Giuliano Mare" de la itala urbo Rimini. La scienca parto, kiu okazos sur abiturienta / universitatkomenca nivelo, enhavos jenajn kursojn kaj prelegojn: Kroma programero estos "Symposium Latinum", sukcese enkondukita en SUS 15, kie la latina rolos kiel prelega lingvo.

Por ekzamenoj kaj la solena fermo AIS unutage reiros al sia proksima hejmlando San-Marino. En la kadra programo okazos interalie:

Cxiuj cxi programeroj okazos inter sabato, 1997-08-30, kaj sabato, 1997-09-06. Gxis fine de julio validas la favorpreza aligxkotizo de DEM 37,50. Aligxojn akceptas la Senata Sekretario,
        ADoc. Joanna Lewoc
        Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
        DE-37077 Goettingen
        Germanio
Por aligxi suficas sendi nomon kaj adreson, kaj gxiri la kotizon al konto 2051-305 cxe "Postbank Hannover", germana banko-kodo (=BLZ) 25010030. Kompleta aligxilo trovigxas en la komputila Interreto: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/aligx18.html

Malgraux sia graveco, SUS 18 apenaux sukcesos rompi unu rekordon establitan de la maja AIS-konferenco en la pola Bydgoszcz: Tie dek studentoj sukcesis akiri la bakalauxrecon de AIS, atingeblan per trijara studo post la abiturienteco.


Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier
TTT: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/