Aligxo al SUS de AIS San-Marino
La 18a SUS de AIS okazos en la itala Rimini kaj
en la urbo San-Marino.
La aligxkotizon (gxis la 29-a de julio 1997:
0,3 AKu = DEM 37,50) bonvolu pagi:
- al la AIS-konto 2051-305, Postbank Hannover,
bankkodo (BLZ) 25010030, aux
- cxeke senpere al la trezoristo:
OProf. B.-A. Wickström,
Institut für Finanzwissenschaften,
Humboldt-Universität, Spandauer Str. 1,
10178 Berlin, Germanujo.
Tiuokaze bv. nepre aldoni minimume
[egalvaloron de] DEM 15,00 por la bankkostoj;
tropagoj eniros vian servobonhavon.
kun la nepra indiko: "Aligxo al SUS 18 de ...",
aldonante majuskle vian NOMON.
Post la 29-a de julio (ankaux dum la konferenco mem)
la aligxkotizo estos 0,5 AKU (DEM 62,50 aux egalvaloro
en aliaj devizoj).
La aligxkotizon pagu (laux art. 3.4 de la kotizregularo)
ankaux kursgvidontoj kaj prelegontoj.
La eventualaj honorarioj pro la gviditaj kursoj,
prelegoj kadre de prelegserioj aux realigita prelego akceptita
por la antauxe presita programo estos alkalkulita al la
servobonhavo de tiupartopreninto post la sesio.
Liberigitaj de la aligxkotizo estas dumvivaj subtenaj membroj
kaj AIS-studentoj kun valida studenta legitimilo,
se ili aligxas bontempe,
t. e. minimume unu monaton antaux komenco de la AIS-sesio,
cxe la senata sekretario;
studentoj nepre indiku sian studentan numeron.
Sen gxustatempa aligxo tiuj personoj devas pagi 0,2 AKU.
La aligxo rajtigas:
- senpage partopreni cxiujn kursojn, prelegseriojn, prelegojn
(debut-, docentigx-, gast-, konciz-, projektakceptigajn kaj
liberajn prelegojn), publikajn ekzamenojn kaj publikajn oficialajxojn
(aparta enskribigxo al kursoj aux prelegserioj necesas nur,
se oni celas ateston aux ekzamen-partoprenon).
- ricevi la programkajeron kaj
– fine de la sesio – partoprenantarliston
- senpage partopreni cxiujn erojn de la kadra programo,
pri kiuj la programo aux la SUS-oficejo ne informas pri pagenda
kromkotizo,
- ricevi propran insignon, kiu konfirmas la lauxregularan aligxon
(cxe AIS-studentoj la insignon anstatauxas la legitimilo).
Cxiu aligxo por la aktiva partopreno en la sesio (ekz. kurs- aux
preleganonco) kaj por kandidatigxo eblas nur post la alveno de la
SUS-aligxkotizo.
Bonvolu atenti, ke aligxkotizo ne kovras kostojn por ekzamenoj,
tranoktado, mangxado, ktp.
Se la stato de via servobonhavo suficxas,
ne necesas aparta gxirado.
La aligxkotizo estos deprenita auxtomate post via sinanonco al la sesio.
Informoj pri SUS 18
Logxado kaj trafiko
Teksto: J. Lewoc. Stato: 1997-06-28