Regularŝanĝoj en februaro 2012

En februaro 2012 la senato de AIS decidis komisie de la Ĝenerala Asembleo pri kelkaj modifoj de la ekzamen- kaj la instru-regularoj. Ekde tiam tiuj du regularoj validas en la versioj ĉi-sube ligitaj. Studentoj, kiuj studentiĝis antaŭe, rajtas (sed ne devas) dum la validecperiodo de sia studenta legitimilo finstudi kaj ekzameniĝi laŭ la reguloj, kiu validis, kiam li studentiĝis. En okazo de duboj bonvolu kontakti la ekzamenoficon.